Traven | Rozo Blanka | E-Book | www2.sack.de
E-Book

E-Book, Esperanto, Deutsch, 312 Seiten

Traven Rozo Blanka


1. Auflage 2022
ISBN: 978-3-7568-2491-5
Verlag: BoD - Books on Demand
Format: EPUB
Kopierschutz: 6 - ePub Watermark

E-Book, Esperanto, Deutsch, 312 Seiten

ISBN: 978-3-7568-2491-5
Verlag: BoD - Books on Demand
Format: EPUB
Kopierschutz: 6 - ePub Watermark



Rozo Blanka estas la belsona nomo de indighena komunumo en Meksiko, chirkau kiu oni drilas pro nafto; sed tio shajne ne tre influas la pacajn nepatriarkajn rilatojn de la indighenoj en la haciendo. Sed tiam estas murdita la posedanto de la indighena komunumo, kiu ne komprenas sin kiel posedanto de la haciendo, sed nur kiel admininistranton de la komunumo. Kaj estas Chaney C. Collins, prezidanto de la Condor Oil Company, kiu alpropriigas la haciendon per neleghaj trompaj metodoj. La romano, kiun publikigis unuafoje la librogildo Gutenberg en Germanio en la jaro 1929 en la germana lingvo, estas la unua moderna romano, kiu priskribas precize la kunpushighon inter kapitalismo kaj agrarekonomio kiel la tielnomatan "clash of cultures", char li reduktas la kompleksecon de la kapitalismo en la romano je alterna ludo inter la aktiva naftomagnata protagonisto Collins kaj la pasiva kamparana antagonisto Hacinto Yanyez, kiu estas la adminstranto de la haciendo Rozo Blanka. La romano montras la personajn kauzojn kaj la sociajn cirkonstancojn de ilia agado en la tielnomata "mashino moderna tempo", en kiu la homoj estas nur shakfiguroj, ja ech malpli, char la shakfiguroj lau B.Traven ja almenau scias, ke ili estas shakfiguroj. Por B.Traven tiu konflikto entenas multe pli ol nur la moralan konflikton inter bonuloj kaj malbonuloj, sed la antagonismon inter urbanoj kaj kamparanoj, inter financkapitalismo kaj agrarekonomio, por B.Traven tio estas efektiva, ja esenca kontraudiro, kiu skuas je la fundamentoj kaj kolonoj de nia nuna mondo. Kaj tiu kontraudiro ankorau tute ne estas elbatalita, kiel oni facile povas ekkoni ankau per la milito inter Ukrainio kaj Ruslando, jen kontraudiro, kiu ankoraufoje decide pliakrigas tiun konflikton kaj kondukas la malsaton en la mondo en novajn timigajn dimensiojn, char la finfrazo de la romano estas plu plene valida por naftomagnatoj: Kial interesu nin la homoj? Grava estas nur la nafto. Au por diri ghin ech pli ghenerale: grava estas nur la mono. Ambau samtempe, kaj la monsistemo kaj la homoj, ne povas gajni. Kaj tial la homoj plu falas, dum la profitoj kreskas.

B. Traven naskighis je la 28-a de februaro 1882 en Schwiebus kaj mortis je la 26-a de marto en la jaro 1969 en Meksikurbo, li estis germana verkisto kaj liaj verkoj estas parte filmigitaj, ekzemple "La Mortula Shipo" kaj "La Trezoro de la Sierra Madre". Lau ghisnunaj ekkonoj de la literaturscienco, B.Traven estis la germana metaltornisto kaj sindikata sekretario Otto Feige. La autentika nomo, la naskighdato, la naskighloko kaj multaj detaloj el la vivo de B.Traven estis dum longa tempo tre kontraue diskutataj de la literatursciencistoj, kaj multaj detaloj el lia vivo ankorau nun estas tute nekonataj. Jam dum pli longa tempo estas konata, ke B.Traven estis identa kun la teatra aktoro kaj anarkiisto Ret Marut, kiu fughis en la jaro 1924 al Meksiko. Pro la esploroj de la BBC-reportero Will Wyatt en la jaro 1974 kaj la sekvaj esploroj de Jan-Christoph Hauschild en la jaro 2012 estas pruvita, ke B.Traven kaj Ret Marut estas pseudonomoj de metaltornisto kaj sindikata sekretario, kiu devenis el Schwiebus, el la tiama prusa provinco Brandenburgo, nun Swiebodzin, en Pollando. Traven estas verkisto de dek du romanoj, de vojaghraporto kaj de multaj rakontoj, en kiuj interligighas la genro de ironie sarkasme verkita aventurliteraturo kun kontraukapitalista sinteno, kiu koncize priskribeblas kiel anarki-komunisma. Al la plej konataj verkoj de B.Traven apartenas la romanoj "La Mortula Shipo"(1926), "La trezoro de la Sierra Madre" (1927) kaj la tielnomata mahagonciklo el serio de ses romanoj (1930-1939), kies enhavo estas ligita kun la tempoj antau kaj dum la meksika revolucio. La verkoj de Traven jam antau la mondomilito II estis sukcesaj kaj restis tio ankau poste. Liaj verkoj estas tradukitaj en 24 lingvojn, interalie ankau grandamplekse en Esperanton. La taksita eldonita kvanto de liaj verkoj estas pli ol 30 milionoj.

Traven Rozo Blanka jetzt bestellen!

Autoren/Hrsg.


Weitere Infos & Material


PARTO I
Capitro 01
01 Condor Oil Company estis inter la grandaj usonaj naftokompanioj etendintaj siajn entreprenojn al Meksiko, certe ne la plej potenca, kaj ankau ne la plej forta. Sed gi havis la plej grandan apetiton. Por la evoluado de individuo tiel, kiel por la evoluado de tuta popolo, estas decida la apetito. Ec pli kaj tute speciale estas bona apetito decida por la evoluado de grandkapitalista kompanio. La apetito decidas la rapidecon de la potenca disvolvigo, kaj la apetito tial decidas ankau la elekton de la rimedoj uzataj por atingi la celon: do poresti influrica kaj autoritata potenco en la internacia ekonomia vivo. Moderna grandkapitalista kompanio ne distingigas tre de stato pri sia konstruo, esenco, celoj kaj labormetodoj, tiel kiel ankau pri siaj problemoj. La ununura videbla diferenco estas certe nur tiu, ke grandkapitalista kompanio kutime estas pli bone organizita kaj gvidata pli prudente kaj pli lerte ol stato. Condor Oil Company estis la plej juna el la kompanioj, kiuj en Meksiko batalis kune kaj unu kontrau la aliaj, kiam temis pri la superregado sur la merkato. Car gi estis la plej juna, tial gi estis la plej vorema. Pri la elekto kaj uzado de la rimedoj por gajni influrican rangon en la konkurso kun la malnovaj kaj potencaj kompanioj, gi konis nek skrupulojn nek indulgon. Se gi efektive havis principon rilate la manieron de la batalo, jen tiun: la milito, kiu estas entreprenata plej brutale, dauras plej mallonge, kaj tial gi estas la plej humana. Tiel gi trovis samtempe moralan senkulpigon de siaj agoj, tiel, ke la kompanio, sin mem praviginte, povis diri, ke gi batalas plej humane, kaj ke tuj estos paco, kiam gi estos gajninta la batalon. La potenco de naftokompanio dependas ne nur de la nombro de la putoj produktantaj nafton, kiujn posedas kompanio. La potenco dependas multe pli de tio, kiom da terposedajo gi havas kaj tenas sub kontrolo. Kaj en tiu kazo estas tri konsiderindaj specoj de terposedajoj. Terposedajo, kiu tute certe portas nafton; terposedajo, kiu lau la ekspertizo de la geologoj devas porti nafton; kaj terposedajo, kiu lau la instinkto de la naftistoj versajne havas nafton. La tria speco de terposedajo estas tiu, kiu ebligas spekuladojn kaj kiu lasas enspezi milionojn da dolaroj, sen tio, ke ec nur unu barelo da nafto estas produktenda. Tial la batalo de la kompanio temis pri tio gajni pli kaj pli da terposedajo. Oni laboris kun pli granda fervoro kaj pli da lerteco konkeri ciun terposedajon, kiu povus havi nafton, kaj poste pri tio ekspluati la terposedajon, kiun la kompanio jam havas, gis la lasta hektaro kun ciuj teknikaj kaj sciencaj rimedoj. Car Condor Oil Company ne povis eniri per sia kapitalo kaj la kvanto kaj rico de siaj produktantaj putoj en la antauan vicon de la gigantaj naftokompanioj, gi devis uzi la duan vojon: Gajni pli da naftosuspekta terposedajo ol havas iu alia pli granda kompanio. Posedante gigantan amason da terposedajo kun nafto au eble kun nafto, kaj kiu tial estis necesa por kontentigi la bezonon de la naftomerkato, gi povis dikti prezojn kaj gi povis kontroli naftokompaniojn, kiuj sekve de sia giganta kapitalforto sajne estis nevenkeblaj kaj nekontroleblaj. Tiel certe facile klarigeblas, kial ne ekzistis iu fiago au krimo, kiun la agentoj komisie laborantaj por la kompanio, ne estus entrepenintaj por havigi terposedajon, por ricevi la deziratan terposedajon, se tio sajnis necesa por la kompanio. La Condor Oil Company havis dek ok ricajn putojn. Tie, kie gi nur flaris terposedajon, kiu povus havi nafton, au terposedajon, kiun eble povus aceti iu alia kompanio, gi tuj ekagis. Ce la senkompataj negocoj, per kiuj oni krude forprenis terposedajojn, kunagadis kompreneble neniam iu el la direktoroj; neniam iu el iliaj plej altrangaj oficistoj, kaj nur tute malofte gi lasis labori usonanon en tiu ci branco. La direktoroj nur tiam aperis, kiam la terposedajo, kiun volis havi la kompanio, jam estis en tiuj manoj, kiuj devis teni gin preta por la kompanio. La kompanio estis ciam nur la dua acetinto. La fiajn negocojn plenumis meksikaj au hispanaj, ceokaze ankau germanaj subagentoj. Kondor-kompanio havis sian cefkomandejon en San Francisko en Kalifornio. La meksika cefkomandejo estis en Tampiko, Meksiko. Gi havis filiajn komandejojn en Panuko, en Tukspam kaj en Ebano; kaj gi preparigis arangi ankorau du pliajn oficejojn, unu el ili ce la Istmo kaj la alia en Campeche. Por gi laboris elstaraj usonaj, anglaj kaj svedaj geologoj, kiuj estis pagataj bone. Ili havis grandan stabon de topografoj, kiuj devis registri kaj mezuri la terenon. La topografoj ne estis tiel bone pagataj kiel la geologoj, car oni taksis ilian laboron malpli grava. Tial la topografoj vagadis sufice ofte povre aspektante kaj en trivitaj vestoj kiel vagabondoj. La geologoj iom pli proksimis al la direktoroj, ekonomie kaj socie; car ili povis flustri taugajn konsilojn pri rica naftotereno en la orelojn. Sed la topografoj male al tio pli proksimis al la proletaro, kaj car ili ne volis koncedi tion libervole, car ili ja estis studintaj, ili devis pli kaj pli strece labori ol la laboristoj, al kiuj tio estis kvazau supo au buljono, cu oni rigardas ilin proletoj cu ne. La topografojn oni pli ofte kaj pli rapide eljetis ol fortikajn konstruistojn de borstacioj. Topografoj ekzistis abunde. Dume la konstruistoj de borstacioj estis impertinentaj kiel stratfeco, car ili ne hontis ceokaze konservigi ankau tomatojn, se ili ne povis konstrui borstaciojn, au se oni eljetis ilin, car ili traktis per pugnoj la gvidanton de la laborgrupo. 02 En la regiono de la Kondor-kompanio, preskau tute cirkauata de terposedajoj ricaj je nafto, kiuj ciuj estis en la posedo au luprenitaj de la kompanio, trovigis la bienego Rosa Blanca. La bienego Rozo Blanka havis amplekson de cirkau okcent hektaroj. Gi apartenis al la indigeno Hacinto Yanyez. Ties produktoj estis maizo, fazeoloj, kapsiko, cevaloj, bovoj, porkoj, krome sukerkano, kaj tiel ankau sukero, kaj krome orangoj, citronoj, papajoj, tomatoj kaj ananasoj. La bienego situis en la naftozono en la norda parto de la federacia stato Verakruco. La bienego ne ricigis sian posedanton, ec ne bonstatigis lin. Car cio estis kultivata kaj mastrumata lau malnova tradicio. La vivo en la bienego estis senhasta kaj intima. Neniu ekscitigis. Oni ne hastis, neniu estis pelata, kaj se oni foje sakris severe, jen okazis nur por distrigo kaj car la vivo deruligus tro enua, se la ventiloj ceokaze ne povus elblovi aeron. La helpantoj en la bienego estis indigenoj, tiel kiel la posedanto. Ili ne ricevis altajn salajrojn. Certe ne. Sed ciu familio havis sian kabanon kun ampleksa korto. La familio rajtis teni bruton lau placo, kaj sur la parcelo, kiu estis asignita al ili lau la nombro de la familianoj, ili rajtis kultivi tion, kio sajnis al ili necesa por ilia vivteno. Ciuj ci familioj, kiuj logis tie, vivis de generacioj sur la bienego. Ili estis preskau ciuj parencoj kaj boparencoj de la posedanto. Kelkaj el la familioj dankis sian ekeston de la granda naskoforto de unu el la antauuloj de Hacinto. Hacinto estis la patrono de preskau ciuj infanoj naskitaj sur la bienego, kaj sinjorino Yanyez estis la patronino. La patrono, el padrino, kaj la patronino, la madrina, havas en Meksiko multe pli gravan rangon interne de la familia societo ol en iu alia lando surtere. Tio devenas de pramalnovaj tempoj, el longe pasintaj tempoj de la indigenoj. Sekve de la tre oftaj edzigoj de hispanoj kun indigeninoj konservigis en la moroj de la meksika popolo multnombraj kutimoj kaj moroj de la indigenoj tiukaze, se temas pri kuirejo, domo kaj familiaj rilatoj, do en tiuj aferoj, pri kiuj la viro kutime estas pasiva kaj neutrala, car ili koncernas la praterenon de l' ino. La patrono havis en la malnova indigena Meksiko – kaj havas ankau nun en Meksiko – same tiom da signifo por la infano, kiel la patro mem. En multnombraj kazoj, se la patro mortas au pro multaj diversaj kauzoj montrigas nekapabla esti la edukanto de la infano, la patrono transprenas ciujn rajtojn kaj devojn de la patro. La patrono devas zorgi pri la bonfarto de la infano, al kiu li estas patrono. Kvankam la publika lego ne devigas lin plenumi sian devon al la infano, kiu bezonas la helpon, li tamen ne povas retirigi el tiu devo; car li perdus pro tio simile tiel certe siajn estimon kaj reputacion en la socio – kiu ja konsistas el familioj – kiel en la okazo, se li fiagus iel alie, kion eble pardonus la lego, sed ne la societo, al kiu li apartenas. La patro de la infano nomas la patronon de la infano compadre, tio signifas kunpatro, kaj la patroninon li nomas comadre, tio signifas: kunpatrino....



Ihre Fragen, Wünsche oder Anmerkungen
Vorname*
Nachname*
Ihre E-Mail-Adresse*
Kundennr.
Ihre Nachricht*
Lediglich mit * gekennzeichnete Felder sind Pflichtfelder.
Wenn Sie die im Kontaktformular eingegebenen Daten durch Klick auf den nachfolgenden Button übersenden, erklären Sie sich damit einverstanden, dass wir Ihr Angaben für die Beantwortung Ihrer Anfrage verwenden. Selbstverständlich werden Ihre Daten vertraulich behandelt und nicht an Dritte weitergegeben. Sie können der Verwendung Ihrer Daten jederzeit widersprechen. Das Datenhandling bei Sack Fachmedien erklären wir Ihnen in unserer Datenschutzerklärung.